Esperanto - Nederlands - Dansk

Poso.jpg
KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2020, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg, de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2020.

Rigardu tiun ĉi filmeton por vidi la etoson de KKPS.

La menuo ne funkcias per poŝtelefono, do ni rekomendas viziti la retejon per komputilo. En kelkaj poŝtelefonoj eblas ŝajnigi ke oni uzas komputilon kaj vidi komputilan version, ankaŭ tio funcias.

Rabato por aliĝoj ĝis la 29-a de aŭgusto. Se vi aliĝas ĝis plej malfrue noktomezo la 29-an de aŭgusto, vi ricevos rabaton de €5. Invitu viajn amikojn kaj aliĝu nun se vi ne jam aliĝis.

Ĝisdatigoj pri COVID-19:
Ĝuste nun (la 18-a de julio 2020) ŝajnas realisma okazigi KKPS en Danio laŭ nia plano. La dana registaro nun permesas aranĝojn ĝis 100 homoj kaj la landlimo estas malfermita al homoj de multaj landoj (bv. kontroli ĉu via loĝlando apearas en la listo en la retejo de la dana polico). Ne plu estas devigo pruvi ke oni tranoktos almenaŭ ses noktojn.

Ni havas kelkajn iniciatojn por zorgi pri la bonfarto de la partoprenontoj1:
- La litoj en la du amasloĝejoj estos sufiĉe distancaj, ke eblas sin distanci dormante. Se vi deziras tendumi en propra tendo, bv. sciigi nin kaj ni penos trovi lokon por vi.
- Estos ebloj por lavi la manojn plurloke en la konstruaĵo. Tie kie ne eblas provizi kurantan akvon, ni provizos manpurigilon.
- Se vi estas aparte malforta al la efikoj de COVID-19, kaj tamen volas veni, ni informos pri tio al la aliaj partoprenantoj por ke ili sufiĉe distancu sin.
- Manĝilaro estos maŝinlavita je alta temperaturo por mortigi eventualajn virusojn.
- La organizantoj portos maskojn kaj gantojn dum kuirado. Tagmanĝo kaj vespermanĝo ne estos memserva.


Novaĵoj:

  • 2020-08-17: Ĝisdatigis informojn pri COVID-19
  • 2020-07-18: Aldonis informojn pri la tutmonda pandemio.
  • 2019-11-03: Retpaĝo de KKPS 2020 kun aliĝilo lanĉita kaj filmeto publikigita!
  • 2019-11-01: KKPS okazis. La Pos-Amiko estas alŝutita.