Esperanto - Nederlands

WijkaanZee.jpg
La tria KKPS okazis en Wijk aan Zee (Kvartalo ĉe Maro), norde de Amsterdamo. Unuafoje NEJ kunlaboris kun la studsemajnfino de EN. La loĝejo estis plenplena kun pli ol okdek tranoktantoj (47 de KKPS kaj 40 de la studsemajnfino), la programo estis plenplena kun kursoj, trinkado kaj festado, kaj la manĝejo estis plena kun du malsamaj manĝo-ofertoj. La plenecon kaŭzis inter alie amasa subvenciado de partoprenantoj el Italujo kaj Polujo, pro subvencioj kiujn ricevas NEJ kaj aliaj junularaj organizoj kadre de la Grundtvig-programo.
grundtvig_rgb_en.jpg
Ankaŭ maljunuloj ne evitis la festadon: ilia neatendita trinkemo kelkfoje kaŭzis elĉerpon de trinkejaj varoj. Grandan dankon al ĉiuj, kiuj per sia organizado, subtenado aŭ partopreno kontribuis al la sukceso de tiu ĉi KKPS.