Esperanto - Nederlands

Post la surpriza sukceso de la unua KKPS por la dua fojo estis trovita pli granda ejo en Werkhoven, proksime al la centra urbo Utrecht. La organiza teamo ankaŭ iom kreskis, kaj la programo iĝis pli plena, kun la temo "ludoj".

Ĉeestis entute 57 homoj, kaj ili ĝuis tabloludojn, murdoludon, trinkludojn, homlupludon, urban ludon kaj ludadon de muziko de ĴeLe. Pro nefunkciantaj teĥnikaĵoj la koncerto iĝis akustika, sed tio kreis pli intiman etoson. Homoj ĝuis la ekskurson al Amsterdamo, la halovina balo estis sukceso kun granda ŝoko de unu neanoncita partoprenanto, sed la urba ludo iĝis mizera pro subita hajlo-atako.