Esperanto - Nederlands
La ideo pri KKPS naskiĝis dum estrarkunsido de TEJO en Varsovio, en aprilo 2012. Ĝis 2011 okazis ĉiujare aŭtuna renkontiĝo en Flandrujo sub la nomo PostSomera KlaĉKunveno (PSKK), sed la organiza teamo tie malaperis. La ĉeestantoj en Varsovio rimarkis tiun bedaŭran mankon, kaj proponis, ke Nederlandaj Esperantistoj ekorganizu la aŭtunan renkontiĝon.
Formiĝis internacia teamo, kiu rapide organizis lokon kaj programon, kun la temo "Klaĉoj". Kvankam originale estis loko por nur 24 homoj, pro sukcesa varbado en la somero finfine 53 homoj partoprenis la renkontiĝon. Estis trovitaj 10 pliaj dormlokoj, kaj aliaj tendumis, trovis gastejon aŭ dormis hejme.
La programo en la unua tago malfruis pro manko de projekciilo (Kvenĉjo kulpis), sed poste bone iris malgraŭ la manko de spaco. En sabato okazis koncerto de Gijom', por kiu dum la sama tago ankoraŭ venis pianoagordisto.