Vespera programo
Esperanto - Nederlands
Trinkejo kaj gufujo
Dum la vesperoj, festemuloj povas ĝui muzikon kaj trinkaĵojn en la trinkejo. Por pli trankvilemaj partoprenantoj, ni ofertas gufujon kun diversaj teoj kaj kompreneble siropvafloj.
Kostuma balo
Tradicie okazas halovena balo dum KKPS. Kostumiĝu en viaj plej timigaj aŭ alimaniere interesaj vestaĵoj kaj dancu ĝis la noktofin!
Koncertoj
Okazos ankaŭ koncerto. Pliaj informoj sekvos poste.