Organiza teamo
Esperanto - Nederlands
Jen la teamo, kiu kreas por vi la brilan klaĉkunvenon:
- Koko Poso estas nia idolo. Ĉi-jare li ne faras multe, sed ni ĉiuj tamen amas lin.
- Frank estas nia ĉeforganizanto. Li regas la tuton, interkonsentas kun la homoj de la ejo kaj prezidas nian malaĉan asocion.
- Giulio estas nia budĝetisto kaj ŝoforo. Li prizorgas la monon kaj povas ŝofori vin al la evento.
- Robin estas nia teĥnikisto. Ri certigas, ke nia retejo aspektu moderne. Aldone ri legas ĉion en Telegram.
- Arnold estas nia ajnafaranto. Li helpas iun ajn per io ajn kiam oni bezonas. Li do, estas nia sekreta forto en la fono