Esperanto - Nederlands

La taga programo de KKPS konsistas el prelegoj kaj atelieroj pri diversaj temoj, preparitaj de partoprenantoj. Depende de la nombro de interesitoj, ni ofertas ankaŭ kurson de Esperanto kaj ekskurson. Krome okazas nestrukturitaj aktivaĵoj kiel tabloludoj kaj babilado dum la tuta tago. Se vi mem volas kunporti ludojn, nepre faru. Por NEJ-membroj kaj interesitoj okazas ankaŭ la Ĝenerala Asembleo, dum kiu ni prezentas la agadon de la pasinta jaro, kaj elektas novan estraron.

Ludado