Esperanto - Nederlands

KKPS okazos en De Coxse Boerderij, situanta ĉe Koksedijk 21 en la vilaĝo Gemert.

Se vi bezonas helpon pri la vojaĝo aŭ volas pliajn informojn, ni ĝoje helpos vin. Bonvolu kontakti nin!

Publika transporto

La plej bona bushaltejo por iri al Gemert estas Pastoor Poellplein. Ekde tie vi povas promeni al la ejo, la vojaĝo estas 2,6 km (35 min). Ekde la bushaltejo ni povas transporti aŭte viajn valizojn. Se vi bezonas transporton de viaj valizoj aŭ se ne eblas al vi promeni al la ejo, bonvolu indiki tion kiam vi aliĝas.

Bushalteja loko: Google Maps / OpenStreetMap

Ni rekomendas uzi la retejon 9292 por plani la vojaĝon al Gemert. Ankaŭ ekzistas aplikaĵo por poŝtelefonoj: Android / iOS

Aŭto

La loko estas bone alirebla per aŭto. Estas sufiĉe da parklokoj ĉe la loko.

Aviadilo

La plej proksimaj grandaj flughavenoj estas Eindhoven Airport kaj Amsterdam Airport Schiphol. De ambaŭ flughavenoj, la loko estas alirebla per publika transporto aŭ aŭto.