Organiza teamo
Esperanto - Nederlands
Jen la teamo, kiu kreas por vi la brilan klaĉkunvenon:
Koko Poso
Poso estas la titola paĝo de KKPS. Li tiras la atenton, varbas legantojn, kaj estas ekzemplo por la resto.
Roĉjo
Roĉjo estas la indekso de KKPS. Li scias, kie ĉio troviĝas, sed mem provas fari laŭeble malmulte.
Mia
Mia estas la kolofono de KKPS. Ri konas ĉiujn homojn, kiuj aliĝas.
Wojtek
Wojtek estas la recepta paĝo de KKPS. Li zorgas pri la manĝoj kaj tial estas grava.
Christine
Christine estas la reklamo de KKPS. Ŝi varbas aliajn renkontiĝojn, sed gravas por nia sukceso.
Valer
Valer estas la komiksa paĝo de KKPS. Li altiras multajn homojn kaj amuzas nin.