La loĝejo
Esperanto - Nederlands
KKPS 2022 okazos en la sama loko kie okazis KKPS en 2012 kaj 2016, do por kelkaj el vi tio ĉi estos ĝoja reveno.
Unu dormejo havas 24 litojn, la alia 16, do 40 kune. Unu el ili estos por festemuloj kaj la alia por nokta trankvilo.
Partoprenantoj mem kunportu litkovrilon kaj littukojn, la dormejo havas nur matracojn kaj kusenojn!
Retpaĝo de Kruithuis
Atentu: preskaŭ ne plu estas litoj. Eblas tendumi aŭ mem trovi eksteran loĝadon.
Manĝoj
La manĝoj dum KKPS estas laŭ nederlanda stilo: jogurta kaj pana matenmanĝo, pana tagmanĝo, varma vespermanĝo. Kaj nokte en la trinkejo ankaŭ haveblos iuj varmaj noktaj manĝoj.