Esperanto - Nederlands

Kruithuis estas eble la plej facile atingebla grupdomo de tuta Nederlando. Ĝi troviĝas 100 metrojn de la trajnstacio Delft Campus sur la konekto inter Roterdamo, Hago kaj Amsterdamo.

Kruithuisroute.PNG

Se vi flugas al Amsterdam Schiphol (AMS):
Iru al la centra cirkla halo post la alvenejoj, kaj sub ĝi troviĝas trajnstacio. Aĉetu bileton al Delft Campus, prenu trajnon en la direkto de Vlissingen aŭ Dordrecht, kaj ŝanĝu en Den Haag Hollands Spoor al loka trajno en direkto de Rotterdam aŭ Dordrecht.
Se vi flugas al Eindhoven (EIN):
Unue eliru la konstruaĵon kaj prenu buson al la trajnstacio (preskaŭ ĉiuj iras tien). De la trajnstacio prenu trajnon al Den Haag, kaj ŝanĝu en Rotterdam Centraal al loka trajno en direkto de Den Haag.

Se vi venas per aŭto:
Tajpu Schiekade 1, Delft en via navigilo. Kiam vi preskaŭ alvenas, ignoru vian navigilon, kaj iru al la parkejo laŭ tiu ĉi mapeto:
medium.jpg