Esperanto - Dansk - Nederlands

Jen la kotizoj por KKPS 2021. Ili inkluzivas ĉion: ĉiujn manĝojn, loĝadon, ekskursojn kaj programon!

aĝo Norda Eŭropo kaj Benelukso Okcidenteŭropo Aliaj landoj
30+ €110 / 825 kr €105 / 787,50 kr €100 / 750 kr
20–29 €95 / 712,50 kr €90 / 675 kr €85 / 637,50 kr
4–19 €85 / 637,50 kr €80 / 600 kr €75 / 562,50 kr
0-3 €10 / 75 kr €10 / 75 kr €10 / 75 kr

Se vi ne estas membro de DEJO, NEJ aŭ TEJO en 2021, vi devas krompagi €10 / 75 kr, krom se vi aĝas maksimume 4 jarojn.

Norda Eŭropo kaj Benelukso estas: Danio, Svedio, Norvegio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo.
Okcidenteŭropo estas: Aŭstrio, Britio, Francio kaj Svisio.

Aliĝperiodoj
La unua aliĝperiodo daŭras ĝis la fino de julio 2021. Poste la kotizoj estos €5 / 37,50 kr pli altaj.
La dua aliĝperiodo daŭras ĝis la fino de aŭgusto 2021. Poste la kotizoj estos €10 / 75 kr pli altaj.
La tria aliĝperiodo daŭras ĝis la fino de septembro 2021. Poste la kotizoj estos €15 / 112,50 kr pli altaj.
La kvara aliĝperiodo daŭras ĝis inkluzive la 11-an de oktobro. Poste la kotizoj estos €20 / 150 kr pli altaj.
Surlokaj aliĝoj kostas €25 / 187,50 kr pli.

Kiel pagi
Nur necesas antaŭpagi €15 / 112,50 kr por efektivigi vian aliĝon. Surloke eblas pagi la ceteron kontante en eŭroj aŭ danaj kronoj. Se vi pagas surloke en eŭroj vi devas krompagi 10% pro malbonaj kurzoj por fizika mono. Tial ni rekomendas, ke vi pagu la tuton jam komence.

Vi povas pagi per danaj kronoj al: reg. 9570 konto 13295123.
Vi povas pagi per eŭroj al: NL 17 RABO 0102 9431 33 (BIC: RABO NL2U), nome de RJ Huurman

Skribu vian familian nomon kaj "KKPS 2021".