Esperanto - Dansk - Nederlands

Tiu ĉi KKPS havos du senpagajn ekskursojn:

Plentaga ekskurso al la bunkroj de la dua mondmilito en Skanderborg

En Skanderborg Bestoĝaredeno troviĝas bunkroj kiujn la germana Luftwaffe uzis dum la dua mondmilito. Ni eniros la profundon de la bunkroj dum private gvidita vizito al la ĉirkaŭaĵo fare de la loko muzeo.

Vi povas legi pli pri la muzeo, la bunkroj kaj la ĉirkaŭaĵo ĉe https://www.museumskanderborg.dk/om-bunkerne

Duontaga ekskurso al Himmelbjerget (la ĉiela monto)

Himmelbjerget estas la plej alta nemonto en Danio laŭ la miskredo de preskaŭ ĉiuj danoj. Kun siaj imponaj 147 metroj da alteco, oni kredis ke ĝi estis la plej alta natura punkto en la lando ĝis 1847. Nuntempe tiu titolo tamen apartenas al Yding Skovhøj, kiu estas 171 metrojn alta.

Sur la pinto de la monto troviĝas bela turo 25 metrojn alta. De tie eblas vidi belan panoramon de la lago Julsø kaj la apudajn arbarojn.

Himmelbjerget.jpg

Se vi volas amuziĝi, vi povas legi raporton de la slovaka grupo de esperantistaj vojaĝantoj Poludnica pri kio okazis kiam ili vojaĝis al Danio por vidi ĝian plej altan punkton..