Esperanto - Dansk - Nederlands

Ravnsøhytten estas bone atingebla per aŭto aŭ publika transporto. La adreso de la domo estas Hyllingvej 16, 8680 Ry.

Google Maps ne scias la vojetojn tra la arbaro, kaj tial plej bonas uzi Open Street Map por atingi la lokon.

Se vi alvenos per aŭto bv. ne parki transe de la domo. La kamparo transe de la domo ne apartenas al ni. Bv. parki vian aŭton ĉe la fino de la domo. Se vi ne certas, ni montros al vi. Tiuokaze, ni petas ke via aŭto ne forlasu la straton.

Ene de Danio
De la sudo aŭ oriento de Danio plej facilas alveni de Ry st. per Plustur (taksio je la kosto de buso), kiu estas antaŭmendenda. Tial ni petas ke vi informu al ni vian alvenhoron por ke ni povu mendi tiun buson por vi. Se vi ne informas, la buso ne venos.

KQwkzBR.png

Por atingi Ry ni rekomendas trajni. Estas rektaj trajnoj al Ry de Skanderborg kaj Aarhus. Al Skanderborg kaj Aarhus estas rektaj trajnoj de la nordo (Aalborg), Kopenhago kaj de la sudo (Hamburgo).

Ĝenerale por trovi informojn pri publika transporto en Danio, ni rekomendas la retejon Rejseplanen. Trajnbiletoj aĉeteblas en la aŭtomatoj en la stacidomo kaj interrete ĉe DSB. Internaciaj trajnbiltoj estu aĉetitaj interrete ĉe DSB Udland. Eblas ricevi ĝis 50%-an rabaton ĉe internaciaj grupvojaĝoj ekde 6 plenkreskuloj (infano kalkuliĝas kiel duona plenkreskulo). Por tion mendi oni alvoku al +45 33 53 10 65. Se vi interesiĝas pri karavano tra Hamburgo ekde ekz. aliaj partoj de Germanio, Nederlando, Belgio aŭ Francio, bv. skribi al kd.ojed|ojed#kd.ojed|ojed. Ni tiuokaze helpos al vi trovi kunvojaĝontojn.

Al Danio
Ĝenerale Danio facile atingeblas per trajno de eksterlando. De Germanio estas rektaj trajnoj el Hamburgo al Skanderborg. De Svedio estas rektaj trajnoj al Kopenhago, de kie eblas trajni al Skanderborg. De tie estas rekta trajno al Ry.

Bedaŭrinde ne estas rektaj trajnkonektoj de Nederlando al Hamburgo (la plej bona iras de Amsterdamo al Osnabrück/Duisburg al Hamburgo). Tial povas esti preferinda uzi FlixBus, kiu foje havas rektan buson de Roterdamo (tra Hago kaj Amsterdamo) al Kolding. De Kolding kaj Hamburgo eblas preni rektan trajnon al Skanderborg de kiu estas trajno al Ry.

Ankaŭ eblas flugi al la flughavenoj Billund (BLL) aŭ Kopenhago (CPH). Ni ne rekomendas flugi al Aarhus (AAR) aŭ Aalborg (AAL) pro la malbonaj konektoj.

  • De Billund prenu aŭtobuson 912X al Skanderborg. Eblas pagi per karto aŭ fizika mono al la ŝoforo ĉar estas flughavena buso. Eblas interrete aĉeti sian bileton].
  • De Kopenhago Flughaveno eblas trajni rekte al Skanderborg.

Se vi ne certas pri via alveno, vi povas skribi al dejo@dejo.dk.