Esperanto - Dansk - Nederlands

Por 2020 NEJ ricevis la rajton organizi la Internacian Junularan Kongreson. Eĉ pandemio ne povis haltigi ĝian okazigon, ĝi iĝis reta kaj iĝis historia. KKPS tamen ne povis okazi en 2020, sed la sama loko estis plu rezervita por la sekva jaro.

La naŭa Klaĉ-Kunveno Post-Somera okazis de la 29-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro, kun TEJO-trejnado jam ekde la 26-a de oktobro, en la mezo de arbaro en Ravnsøhytten en Ry, Danujo. Sume 35 homoj ĉeestis, en tre internacia mikso de danoj, nederlandanoj, francoj, hispanoj, germanoj, poloj kaj pli.

La%C5%ADtlegado.JPG

Krom la trejnado okazis du grandaj ekskursoj, diversaj prelegoj, panrostado, tabloludoj kaj kompreneble la halovena balo.
La loko estis malproksima por la nederlandanoj, sed la etoso tre konata. Ni povas nur konkludi, ke eĉ danoj kapablas organizi KKPS-on.

grupfoto_duflagoj.jpg