Esperanto - Dansk - Nederlands

Jen la teamo, kiu kreas por vi la brilan klaĉkunvenon:

Koko Poso

Poso.jpg
Poso estas la trejnisto de KKPS. Li kunmetas la teamon, difinas la strategion kaj regas la egoojn de ĉiuj (krom lian propran).

Mia

Mia estas la ĉeforganizanto de KKPS 2020 flanke de DEJO. Ri respondecas pri ĉio nedifinita kaj ankaŭ loĝas proksime al la ejo.

Svend

Svend estas lokano kun stirpermesilo kaj tial tre valora membro de nia teamo.

Tobias

Tobias estas lokano kun stirpermesilo kaj tial ankaŭ tre valora membro de nia teamo.

Magnus

Magnus estas estrarano de DEJO kaj kopenhagano kiu kuraĝiĝis iri al la kamparo.

Antonia

Antonia estas svedo, kiu ial pretas helpi al ni malgraŭ jaroj de milito. Se vi vidas ŝin transpasi la glacion ĉe Øresund, onidire vi rajtas pafi ŝin per arbalesto. Ni rekomendas antaŭkonsulti kun la polico.

La malnovuloj de NEJ

Venos ankaŭ helpo surloke de pluraj jam konataj vizaĝoj de NEJ. Por scii kiuj estas vi devas veni.