Esperanto - Dansk - Nederlands
Jen la kotizoj por KKPS 2020. Ili inkluzivas ĉion: manĝojn, loĝadon kaj programon!
aĝo | Norda Eŭropo kaj Benelukso | Okcidenteŭropo | Aliaj landoj |
---|---|---|---|
30+ | €60 / 450 kr | €55 / 412,50 kr | €50 / 375 kr |
20–29 | €45 / 337,50 kr | €40 / 300 kr | €35 / 262,50 kr |
4–19 | €35 / 262,50 kr | €30 / 225 kr | €25 / 187,50 kr |
0-3 | €10 / 75 kr | €10 / 75 kr | €10 / 75 kr |
Se vi ne estas membro de DEJO, NEJ aŭ TEJO en 2020, vi devas krompagi €10 / 75 kr, krom se vi aĝas maksimume 4 jarojn.
Norda Eŭropo kaj Benelukso estas: Danio, Svedio, Norvegio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo.
Okcidenteŭropo estas: Aŭstrio, Britio, Francio kaj Svisio.
Aliĝintoj inter la 17-a de aŭgusto kaj la 29-a de aŭgusto ricevas rabaton de €5 / 37,50 kr.
Aliĝperiodoj
La unua aliĝperiodo daŭras ĝis la fino de IJK 2020 ĝis la 21-a de julio. Poste la kotizoj estos €5 / 37,50 kr pli altaj.
La dua aliĝperiodo daŭras ĝis la 15-a de oktobro. Poste la kotizoj estos €15 / 112,50 kr pli altaj.
Surlokaj aliĝoj kostas €25 / 187,50 kr pli.
Kiel pagi
Nur necesas antaŭpagi €15 / 112,50 kr por efektivigi vian aliĝon. Surloke eblas pagi la ceteron kontante en eŭroj aŭ danaj kronoj. Se vi pagas surloke en eŭroj vi devas krompagi 10% pro malbonaj kurzoj por fizika mono. Tial ni rekomendas, ke vi pagu la tuton jam komence.
Vi povas pagi per danaj kronoj al: reg. 9570 konto 12891075.
Vi povas pagi per eŭroj al: NL 17 RABO 0102 9431 33 (BIC: RABO NL2U), nome de RJ Huurman
Skribu vian familian nomon kaj "KKPS 2020".