Esperanto - Dansk - Nederlands

Tiu ĉi KKPS havos almenaŭ unu ekskurson:

Duontaga ekskurso dimanĉon al Himmelbjerget (la ĉiela monto)

Himmelbjerget estas la plej alta nemonto en Danio laŭ la miskredo de preskaŭ ĉiuj danoj. Kun siaj imponaj 147 metroj da alteco, oni kredis ke ĝi estis la plej alta natura punkto en la lando ĝis 1847. Nuntempe tiu titolo tamen apartenas al Yding Skovhøj, kiu estas 171 metrojn alta.

Ni aŭtobusos rekte de la KKPS-ejo al la mont(et)o, kie ni manĝos niajn tagmanĝpakaĵojn. Poste la buso veturigos nin al Skanderborg de kie eblas reveni hejmen. Ne timu grimpi la monton kun via valizo; ni promesas ke vi travivos.

Sur la pinto de la monto troviĝas bela turo 25 metrojn alta. De tie eblas vidi belan panoramon de la lago Julsø kaj la apudajn arbarojn.

Himmelbjerget.jpg

Se vi volas amuziĝi, vi povas legi raporton de la slovaka grupo de esperantistaj vojaĝantoj Poludnica pri kio okazis kiam ili vojaĝis al Danio por vidi ĝian plej altan punkton..