Esperanto - Dansk - Nederlands

Ravnsøhytten estas bone atingebla per aŭto aŭ publika transporto. La adreso de la domo estas Hyllingvej 16, 8680 Ry.

Google Maps ne scias la vojetojn tra la arbaro, kaj tial plej bonas uzi Open Street Map por atingi la lokon.

Ene de Danio
De la sudo aŭ oriento de Danio plej facilas alveni de Skanderborg per linio 330. Eliru ĉe la haltejo « Nr. Vissing/Låsbyvej ». La bluaj busoj (ekz. 330) ne anoncas la haltojn, sed vi povas peti al la ŝoforo informi vin kiam vi atingas la haltejon. De tie aŭ eblas promeni tra Javngyde, kio daŭras 52 minutojn, aŭ tra la arbaro, kio daŭras 30 minutojn. Se vi ne sentas vin kapabla promeni tiun distancon, bv. informi nin pri via planita alvenhoro frue antaŭ la aranĝo kaj ni povas veturigi vin per aŭto.

Por atingi Skanderborg ni rekomendas trajni. Estas rektaj trajnoj al Skanderborg de Aarhus, la nordo (Aalborg), Kopenhago kaj de la sudo (Hamburgo).

Ĝenerale por trovi informojn pri publika transporto en Danio, ni rekomendas la retejon Rejseplanen. Busbiletoj aĉeteblas per fizika mono en la buso. Trajnbiletoj aĉeteblas en la aŭtomatoj en la stacidomo kaj interrete ĉe DSB.

Al Danio
Ĝenerale Danio facile atingeblas per trajno de eksterlando. De Germanio estas rektaj trajnoj el Hamburgo al Skanderborg. De Svedio estas rektaj trajnoj al Kopenhago, de kie eblas trajni al Skanderborg.

Bedaŭrinde ne estas bonaj konektoj de Nederlando al Hamburgo. En tiu okazo ni rekomendas uzi FlixBus, kiu havas rektan buson de Roterdamo (tra Hago kaj Amsterdamo) al Kolding. De Kolding estas rekta trajno al Skanderborg. Ankaŭ ekzistas bonaj konektoj per FlixBus el Hamburgo, kiu haltas en Aarhus aŭ Vejle. De ambaŭ haltoj eblas preni rektan trajnon al Skanderborg.

Ankaŭ eblas flugi al la flughavenoj Billund (BLL) aŭ Kopenhago (CPH). Ni ne rekomendas flugi al Aarhus (AAR) aŭ Aalborg (AAL) pro la malbonaj konektoj.

  • De Billund prenu aŭtobuson 912X al Skanderborg. Eblas pagi per karto al la ŝoforo ĉar estas flughavena buso.
  • De Kopenhago eblas trajni rekte al Skanderborg.

Se vi ne certas pri via alveno, vi povas skribi al dejo@dejo.dk.