Esperanto - Nederlands

La oka Klaĉ-Kunveno Post-Somera okazis de la 1-a ĝis la 3-a de novembro en la mezo de Holando, en la verda koro apud la urbeto Bodegraven. Bedaŭre venis malpli granda grupo (25 homoj el 7 landoj), sed malbedaŭre la loko kaj etoso estis bonegaj.

La ekskursoj al muzeo kaj en naturparko tre plaĉis, kaj la furoraĵo de la semajnfino estis la diversaj frititaj manĝaĵoj laŭ nederlanda tradicio. Kun tiu subteno la festo povis daŭri ĝis malfrunokte, iuj eĉ sofe dormis. Fine okazis valora trejnado pri merkatumo kaj prezentoj de kvar venontjaraj renkontiĝoj.