Esperanto - Nederlands

Halovena balo

En la sabato de KKPS laŭ tradicio okazas la halovena balo. Venu kostumita laŭ via plaĉo. Partoprenantoj sen iu ajn kostumo riskas ricevi hazardan ŝminkadon. Estos premioj por la plej miriga, plej ridiga kaj plej timiga kostumoj. La halovena balo finiĝos per diskejo.

Trinkejo

La trinkejo de KKPS ofertas buntan elekton de varmaj, malvarmaj, alkoholaj, senalkoholaj, dolĉaj kaj amaraj trinkaĵoj. Oni pagas per steloj, la Esperanta mono. Ne lasu viajn stelojn hejme!

Ludejo

Por tiuj, kiuj volas pli trankvilan vesperon, estos angulo kun tabloludoj en gufuja etoso.