Esperanto - Nederlands

Jen la teamo, kiu kreas por vi la brilan klaĉkunvenon:

Koko Poso

Poso.jpg
Poso estas la urbodomo de KKPS. Li gvidas la teamon kaj inspiras ĉiujn per sia granda vizio.

Roĉjo

KKPS_araneo.jpg
Roĉjo estas la poŝtoficejo de KKPS. Li respondecas pri la retpaĝo kaj kontakto kun la posedantoj de Bekerhof.

Agata

A_jak_Agata.jpg
Agata estas la kinejo de KKPS. Ŝi zorgas pri la taga kaj vespera programoj.

Spencer

Spencer.jpg
Spencer estas la restoracio de KKPS. Li prizorgas la manĝojn kaj la muzikon dum KKPS.

Marko

Marc.jpg
Marko estas la banko de KKPS. Li okupiĝas pri akceptado de partoprenantoj.

Se vi volas aliĝi al nia teamo, skribu al moc.liamg|onevnukcalk.spkk#moc.liamg|onevnukcalk.spkk kun afabla mesaĝo.