Esperanto - Nederlands
KKPS 2018, la sepa KKPS, okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2018 en Hunsel, malgranda vilaĝo inter Weert kaj Roermond. Ĉeestis 52 partoprenantoj el 9 landoj. La loĝejo estis taŭga, kun tri salonoj en du konstruaĵoj, bona varmigado kaj bonaj kuirejoj. Estis multe da spaco pro tio, ke luiĝis spaco por 90 homoj, en kiu ĉeestis nur 52.
Dum tiu ĉi KKPS okazis la enkonduko de frititaj noktaj manĝoj. La kunportita fritilo de Spencer preskaŭ senĉese laboris dum la vesperoj por provizi ĉiujn per fritbuloj, fromaĵoj kaj lumpioj. La haloveno kostumkonkurso unuafoje havis voĉdonadon, kaj gajnis Alina per sia bela kostumo de Mantis, Jonny M per timiga skeleto, kaj la Huurman-familio per originalaj fantomĉasantoj.
En la dua konstruaĵo okazis trejnado pri rajtbazita aliro, kaj en la unua estis multaj interesaj prelegoj kaj kursoj. Sabaton posttagmeze preskaŭ ĉiuj iris al ekskurso en la Tekruĉa Muzeo de Swartbroek. Estis ankaŭ eta jubileo: Dmitri disdonis kukon por festi sian 25-jaran Esperantumadon.