Esperanto - Nederlands

Koncerto de Kajto

Kajtokvarope3.jpg

Dum la Zamenhoffesto de Esperanto Nederland, al kiu KKPS-partoprenantoj estas invititaj, okazos koncerto de Kajto, kun ĉiuj kvar membroj. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.

Halovena balo

En la sabato de KKPS laŭ tradicio okazas la halovena balo. Venu kostumita laŭ via plaĉo. Partoprenantoj sen iu ajn kostumo riskas ricevi hazardan ŝminkadon. Estos premioj por la plej miriga, plej ridiga kaj plej timiga kostumoj. La halovena balo finiĝos per diskejo kun senpaga aldona horo.

Balfolka danco

En vendredo Catalina instruos balfolkan dancon, kaj invitas al ĉiuj partopreni.

Trinkejo

La trinkejo de KKPS ofertas buntan elekton de varmaj, malvarmaj, alkoholaj, senalkoholaj, dolĉaj kaj amaraj trinkaĵoj. Oni pagas per steloj, la Esperanta mono. Ne lasu viajn stelojn hejme!