La organiza teamo
Esperanto - Nederlands
Kiel ĉiujare ora teamo de brilaj homoj organizas por vi la plej bonan renkontiĝon. Ekkonu ilin sube:
Koko Poso

Koko Poso estas la stirilo de KKPS: havas la superrigardon kaj ĉefrespondecas pri la daŭra sukceso de la renkontiĝo.
Nico

Nico estas la motoro de KKPS: nevidebla dum la renkontiĝo sed li faras tre fundamentajn taskojn.
Nika

Nika estas la spegulo de KKPS kaj komunikas kun Esperanto Nederland.
Roĉjo

Roĉjo estas la rapidumo de KKPS: li respondecas pri aliĝilo, retpaĝo, trinkejo kaj aĉetado.
Agata

Agata estas la sekurzono de KKPS: ŝi atentas pri tempo kaj neforgesindaj taskoj de aliaj.
Spencer

Spencer estas la benzinujo de KKPS: li respondecas pri manĝoj.
Joop

Joop estas la radoj de KKPS: respondecas pri ekskursoj kaj kontakto kun la ejo.
Frank

Frank estas la pordoj de KKPS kaj zorgas pri akceptado.
Robin

Robin estas la lumo de KKPS.