Esperanto - Nederlands

Malantaŭ ĉiu sukcesa homo staras forta koko, kaj malantaŭ la sukceso de la Klaĉ-Kunveno staras forta organizo: la Nederlanda Esperanto-Junularo.

Tiu ĉi landa sekcio de TEJO jam ekzistas ekde 1965, kaj havis fortajn kaj malfortajn periodojn. Ekde la kreo de KKPS NEJ denove kreskas, kaj havas nun kelkdek membrojn kaj organizas aktivaĵojn en Nederlando en preskaŭ ĉiu monato de la jaro. Se vi volas scii pli pri tiu ĉi klubo de mojosuloj, vidu la retpaĝon aŭ trovu ilin en diversaj sociaj retoj.