Esperanto - Nederlands

En dimanĉo matene, post la freneza halovena balo kaj post aldona horo de festado/dormado (forstreku malĝustan), estos bela ekskurso. Ĝi iros al la centro de Nederlando!

O_middelpunt2.jpg

Tio fakte troviĝas nur 300 metrojn de la grupdomo, do tio ne estus longa ekskurso. Feliĉe Lunteren troviĝas en bela arbara regiono, do estos natura promeno kun iom da historia kaj geografia edukado, gvidata de Joop, enloĝanto de Lunteren.