La ĉirkaŭaĵo
Esperanto - Nederlands
KKPS 2017 okazos en Lunteren. Lunteren estas urbeto inter Ede kaj Amersfoort. La regiono famas pro sia alta koncentriĝo de kokobredado, kiu donis al ĝi la kromnomon Kippenvallei (Valo de kokoj). Alia interesa afero estas, ke en Lunteren troviĝas la geografia centro de Nederlando. Fakte ĝi troviĝas je malpli ol kilometro de nia loĝejo! Finfine Lunteren estas la loĝloko de nia estrarano kaj kunorganizanto Joop.