Esperanto - Nederlands

La grupdomo troviĝas je 2,3 km piede de la stacidomo Lunteren. Eblas preni aŭtobuson de la stacidomo, se vi volas.

Lunteren.png

Se vi flugas al Amsterdam Schiphol (AMS):
Prenu la trajnon de la flughavena halo en la direkto de Nijmegen aŭ Venlo/Heerlen. En la dua okazo, ŝanĝu en Utrecht por la trajno al Nijmegen. En Ede-Wageningen ŝanĝu al la trajno al Amersfoort, kaj eliru en Lunteren.

Se vi flugas al Eindhoven (EIN):
Ekster la halo prenu buson 400 aŭ 401 al la stacio de Eindhoven. Poste prenu la trajnon en la direkto de Alkmaar aŭ Den Helder. Ŝanĝu en Utrecht por la trajno al Nijmegen. En Ede-Wageningen ŝanĝu al la trajno al Amersfoort, kaj eliru en Lunteren.

Se vi venas per aŭto:
Tajpu Hessenweg 85, Lunteren en via navigilo.