Esperanto - Nederlands

La sesa KKPS okazis de la 27-a ĝis la 29-a de novembro 2017 en Lunteren en la valo de kokoj. Ĉeestis 75 partoprenantoj el 10 landoj. Por tiu ĉi KKPS ni kunlaboris kun Esperanto Nederland, kiu okazigis sian Zamenhoftagon en Lunteren je sabato, kun prelegoj de Federico Gobbo kaj aliaj, kaj kun koncerto de Kajto.

La loko estis iom malfacile trovebla, plej multaj partoprenantoj bezonis promeni tra la arbaro en mallumo. La domo estis malgranda por nia grupo, kaj nokte varmigado ne funkciis. Kiel tradicie estis halovena balo kun kostumoj, trinkejo kaj en la lasta tago ekskurso al la meza punkto de Nederlando.