Esperanto - Nederlands - Français
Kruithuis estas eble la plej facile atingebla grupdomo de tuta Nederlando. Ĝi troviĝas 100 metrojn de la trajnstacio Delft-Zuid sur la konekto inter Roterdamo, Hago kaj Amsterdamo.
En Nederlando ni uzos la specialan grupbileton Groepsretour por eviti la altajn kostojn de nederlandaj trajnoj.
Se vi flugas al Amsterdam Schiphol (AMS):
Je :16 aŭ :46 post la horo prenu trajnon en la direkto de Vlissingen de kajo 5 aŭ 6. Eliru en Den Haag Hollands Spoor je :47/:17 kaj kaptu trajnon al Breda je :49/:19 de la alia flanko de la kajo. Vi alvenos al Delft Zuid je :02/:32.
Je :27 aŭ :57 post la horo prenu trajnon en la direkto de Den Haag Centraal de kajo 5 aŭ 6. Ŝanĝu en Leiden Centraal je :43/:13 al la trajno al Dordrecht (alia flanko de la kajo). Eliru la duan trajnon en Den Haag Hollands Spoor je :02/:32 kaj kaptu trajnon al Breda je :04/:34 de la alia flanko de la kajo. Vi alvenos al Delft Zuid je :17/:47.
Se vi flugas al Eindhoven (EIN):
Je :00 aŭ :30 post la horo kaptu buson al la stacio. Tie vi havos 12 minutojn por kapti la trajnon je :31/:01 al Den Haag Centraal de kajo 6. Restu 70 minutojn en la trajno ĝis Rotterdam Centraal, kaj tie iru de kajo 8 al kajo 1 en ses minutoj por la trajno al Den Haag Centraal je :47/:17. Vi alvenos al Delft Zuid je :57/:27.
Tajpu Schiekade 1, Delft en via navigilo. Kiam vi preskaŭ alvenas, ignoru vian navigilon, kaj iru al la parkejo laŭ tiu ĉi mapeto:
