Esperanto - Nederlands - Français

Jam la kvina KKPS, do jubileo, okazis en 2016. Por festi la jubileon, kaj ĉar la loko tre plaĉis al ni dum la unua klaĉkunveno, la ejo de KKPS 2016 denove estis Kruithuis, en Delft.

Poortgebouw.jpg

48 homoj partoprenis la semajnfinon, loĝantaj en 9 malsamaj landoj (kaj laŭ deveno eĉ pli diversaj). La renkontiĝo komenciĝis en vendredo kun atentado ĝis la 16:00, ĉar pli frue ni ne povis eniri la lokon. En la unua vespero Alina sukcese silentigis la tutan salonon per sia harpo, en sabato Shenja kunkantigis la homojn per ukrainaj popolaj kantoj.

La taga programo en sabato estis konstruado de pontoj (aŭ aliaj interese aspektantaj konstruaĵoj) el sekaj spagetoj, kaj post la tagmezo bicikla ekskurso en kaj ĉirkaŭ la bela historia urbo Delft. Tradicie la pinto de la klaĉkunveno estis la halovena balo en sabato. Ĉiuj bele aspektis, sed la premioj iris al Žeňa por plej bela kostumo, Alina por plej timiga kostumo, kaj KuboF por plej originala kostumo.

foto_Waaghuis.jpg
fotita de Ivo Miesen

Fine en dimanĉo ni devis purigi ĉion, sed la skoltoj bone helpis nin kaj ni rapide finis. Partoprenantoj amase laŭdis la organizadon kaj ĉefe la veteron.