Esperanto - Nederlands
Per trajno
La KKPS-ejo estas 1 km for de la trajnstacio Heerlen. Se tio estas tro multe por vi, vi povas preni buson 20, 21, 24, 40, 41 aŭ 52 ĝis haltejo Pijnsweg.
En Nederlando ni uzos la specialan grupbileton Groepsretour por eviti la altajn kostojn de nederlandaj trajnoj.
El la flughaveno de Amsterdam: Prenu rektan trajnon al Heerlen je :00, :16, :30 aŭ :46 de kajo 5-6. Lasta trajno je 22:16.
El la flughaveno de Eindhoven: Prenu buson 401 al la stacio je :06, :16, :36 aŭ :46. De tie prenu rektan trajnon al Heerlen je :32, :46, :02 aŭ :16 de kajo 1. Lasta buso je 23:35.
El Germanujo: Prenu germanajn trajnojn ĝis Aachen, kaj de tie prenu lokan trajnon al Heerlen je :32. Lasta trajno el Aachen je 23:02.
El Belgujo aŭ Francujo: Prenu trajnojn ĝis Liège, kaj de tie prenu trajnon al Maastricht je :10. De Maastricht prenu trajnon al Heerlen je :02. Lasta trajno el Liège je 22:10.
Per aŭto
Tajpu la adreson Valkenburgerweg 72, Heerlen en via GPS. La eniro estas dekstre de la domo.