Esperanto - Nederlands

Post la duona kuniĝo en 2014, KKPS vere iĝis kunlaboro de NEJ kaj Esperanto Nederlando en 2015. La mallongigo Klaĉ-Kunveno Post-Somera ĉi-foje ŝanĝiĝis al Klaĉ-Kultura Postsomera Semajnfino. Ĝi okazis de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2015 en Heerlen, Nederlando. La temo estis 'Kune'.

Ĉeestis 81 homoj en ekvilibra mikso de junuloj kaj maljunuloj el la Benelukso kaj aliaj landoj. Estis kelkaj ĥaosaj momentoj, ĉefe dum kuirado, sed fine ĉiuj partoprenantoj laŭdis la organizon kaj ĉefe la belan lokon, pro kio kelkaj programeroj povis okazi ekstere en la suno. Ni do esperas iam baldaŭ reveni al tiu ĉi sama vilao.

Menciindaj programeroj estas la TEJO-seminario, la kursoj en tri niveloj, la inter adoleskuloj furora diskejo, kaj la membroasembleo dum kiu NEJ finfine ekhavis aktivan estraron. La semajnfino finiĝis per ekskurso al Maastricht kaj aŭkcio de la restintaj trinkaĵoj.